Rusa fabelo
Petro Jerŝov
Originalo
Poŝto
Ĉevalet'-ĝibulet'


PARTO LA UNUA

Komencas la fabelo diriĝi...


De l' vilaĝo post vojkurb' Post montaro, post arbaro,
Post larĝega vasta maro,
Sur la tero en vilaĝ'
Vivis vir' de olda aĝ'.
Estis ĉe la vir' tri filoj:
La plejaĝa – kun saĝbriloj,
La mezaĝa – preskaŭ nul',
Kaj la lasta – malsaĝul'.

Ili semis la terenon,
En ĉefurbon prenis grenon:
Eble estis la ĉefurb'
De l' vilaĝo post vojkurb'.
Tie grenon ili vendis,
Monon en kalkul' atendis
Kaj kun plenŝtopita sak'
Venis hejmen laŭ la trak'.

Post nelonge aŭ post daŭro
Ilin trafis la bedaŭro:
Ekiradis sur la kamp'
Kaj ŝteladis iu tramp'.
Por la viroj tiu faro
Ne videblis de naskjaro;
Ili pensis nun kun trist' –
Kiu estas la ŝtelist';
Ili kaptis la konjekton
Fari kampan gren-protekton,
Kaj el nokta sekretuj'
La ŝteliston gvati tuj.

La plejaĝa iris for Do, komencis jen krepuski
Frat' pretiĝis por embuski:
Kun forkego kaj topor'
La plejaĝa iris for.

Venis nokto kun obskuro,
Lin atakis la teruro,
Kaj de timoj en finfin'
Li sub fojnon fosis sin.

Hor' post hor' la nokto pasis;
La gardanto fojnon lasis,
Priverŝinte sin, la hom'
Ekfrapadis ĉe la dom':
"Hej vi, en dormema stato!
Malŝlosadu al la frato.
Malsekiĝis mia vest'
Sen eĉ unu seka rest'".

Estis pordo malŝlosita,
La gardinto enlasita,
Demandita pri la gard':
Kion vidis la rigard'?

La gardinto preĝon finis,
Ambaŭflanken li sin klinis
Kaj, tusinte, diris do:
"Nokte estis mi sen dorm';
Sed al mia ja bedaŭro
Estis pluv' dum longa daŭro:
Ĝi torentis jen sen fin',
Malsekigis tutan min.
Ĉu enue estis, male!..
Tamen, estas tutnormale".

Laŭdis lin la patro: "Ho!
Vi, Danilo, estas hom',
Kiu montris sin bravece,
Al mi servis servon dece,
Do en koton sen kuraĝ'
Vi ne trafis per vizaĝ'".

La mezaĝa iris for Rekomencis jen krepuski;
Frat' pretiĝis por embuski:
Kun forkego kaj topor'
La mezaĝa iris for.

Nokto do malvarma venis,
Kaj la knabo tuj ektremis,
Ekklakadis la dentar';
Li ekkuris al najbar' –
Kaj tutnokte la mezfilo
Iris garde ĉe barilo.
Estis time al la hom'!

Mateniĝis. Al la dom':
"Hej, dormuloj! Ĉesu dormon!
Al la frat' malŝlosu pordon;
Nokte estis ega frost' –
Mi frostiĝis ĝis la ost'".

Estis pordo malŝlosita,
La gardinto enlasita,
Demandita pri la gard':
Kion vidis la rigard'?

La gardinto preĝon finis,
Ambaŭflanken li sin klinis
Kaj tradente diris do:
"Nokte estis mi sen dorm';
Al la malfeliĉa sorto,
Noktmalvarmo estis forta,
Ĝis la kor' traigis min;
Saltis mi ĝis nokta fin';
Malkomfortis ĝenerale...
Tamen, estas tutnormale".

Kaj la patro diris: "Ho!
Vi, Gavrilo, estas hom'!"

Triafoje ekkrepuskas,
La lastaĝa ne embuskas;
Anstataŭe la stultul'
Kantas en la fornangul'
Per voĉfort' de l' malsaĝuloj:
"La plej belaj vi okuloj!"

Lin la fratoj dum la kant'
Penis peli al la kamp',
Sed post longa kririproĉo
Nur perdiĝis la laŭtvoĉo:
Li plu sidas. En finfin'
Jam la patro petas lin,
Klarigante: "Jen rigardu, Kaj Ivano tuj ekpretas
Vi, Ivaĉjo, nokte gardu,
Mi premios vin per piz',
Bastobildoj kaj maiz'".

Kaj Ivano tuj ekpretas,
Sian veston li surmetas,
Panon metas ĉe la brust',
Iras gardi al arbust'.

Nokto la lunarkon tiras;
Li la kampon ĉirkaŭiras,
Rigardante ĉirkaŭ si,
Kaj sidiĝas en proksim';
Ĉielstelojn kalkulaĉas
Kaj panpecon sian maĉas.

Kun neĝblanka harkolor' Noktomeze ekis hen'...
La gardanto de l' teren'
Ekstariĝis ne ĝis fino
Kaj ekvidis ĉevalinon:
Kun neĝblanka harkolor',
La kolharoj kvazaŭ or',
Kiuj pendis ĝis la tero,
Tutbuklitaj je ĉeneroj.

"Nu-nu-nu! jen estas "tramp'",
Kiu ŝtelas sur la kamp'!..
Mi ne donos al vi volon,
Tuj eksidos vian kolon.
Kia ja akrida brut'!"
Kaj en sekva trafminut'
Li al ŝi alkuras, poste
Kaptas je la onda vosto,
Kaj eksidas sur la spin' –
Sed tenante turne sin.

Iĝis la ĉevalokuloj
Kun la bril' de l' frenezuloj.
Kun la kurblevita kap'
Ŝi eksagas tra la kamp'.
Ŝi sinuas super tero,
Pendas halte en aero,
Kuras salte sur montar',
Iras prance tra arbar',
Volas trompe aŭ per forto
Savi sin de tiu sorto.
Sed Ivano mem en kost' –
Firme tenas je la vost'.

En fifin' ŝi diris lace:
"Nu, Ivano, ĉar aŭdace
Vi sidadis sur la spin',
Por posedi prenu min.
Al mi donu ripozlokon
Kaj aranĝu la prizorgon.
Kaj en tiu ĉi subten'
Dum tri tagoj ĉe maten'
Vi ellasu min promeni
Por libere iom heni.

Post tri tagoj por premi'
Du ĉevalojn naskos mi –
Tiajn, kiaj ĝis la nuno
Ne jam estis sub la suno;
Krome tiun de etform'
Altan je trion' de norm',
Kun du dorsaj ĝiboj ondaj
Kaj kun la oreloj longaj.

Vendu la unuajn du,
Se vi tion volos, nu,
Sed la etan vi fordonu
Nek por ĉapo, nek por zono.
Ĉie li dum la vivad'
Estos via kamarad':
Li somere vin priblovos,
Vintre vin varmigi povos,
Donos panon ĉe malsat',
Akvon – ĉe soifa stat'.
Mi do al liber' revenos,
Miajn fortojn provi penos".

"Bonas", – estas la konsent',
Kaj Ivano kun ĝojsent'
Ŝin enpelas en kampŝedon,
Fermas per drelik' pordeton
Kaj ĉe luma frumaten'
Faras hejmen la reven',
Forte kanton kantetante:
"Iris fraŭlo promenante".

Jen li staras ĉe la pord' Jen li estas en la kort',
Jen li staras ĉe la pord',
Je la porda ringo prenas,
Per tutforto frapi penas,
Kaj plenvoĉe krias li,
Kvazaŭ iĝis incendi'.

Ĉiuj en la dom' ekstaris,
Balbutante krion faris:
"Kiu bruas per la frap'?" –
"Estas mi, la stulta kap'!"

Estis pordo malŝlosita,
La stultulo enlasita,
Atakita per insult', –
Tedis li kun sia stult'!

Sed Ivano, nun sen bruo,
En la vesto kaj bastŝuoj,
Sur la fornon faras ir',
Kaj de tie estas dir'
Pri mirinda aventuro,
Por orela aŭdplezuro:

"Nokte estis mi sen dorm,
Vidis stelojn en multnombr';
La lunarko ŝajne lumis, –
Ĉie mi ne okulumis.
Venas jen diablo mem,
Kun liphara, barba trem';
La muzelo kvazaŭ kata,
La okuloj kvazaŭ pataj!

La diablo salte jen
Batis per la vost' sur gren'.
Mi ne donis al li volon –
Kaj eksidis lian kolon.
Sagis li dum la eskap',
Preskaŭ krevis mia kap',
Sed mi mem ja estis lerta,
Tenis firme, estu certa.

Li penegis savi sin
Kaj petegis en finfin':
"Ne senigu min je l' vivo!
Tutan jaron mi por tio
Pretas lasi sen obĵet'
La kredantojn en kviet'".
Mi la vortojn ja ne tredis
Kaj al la diabl' ekkredis".

Iĝis tie ĉi silent',
Li ekdormis post moment'.
Nu, la fratoj, ĵus sin regis,
Jen subite ekridegis
Ĝis larmetoj en okul'
Pri l' rakonto de l' stultul'.
La oldulo mem ne povis
Sin deteni kaj ekploris,
Kvankam tia ĉi rideg'
Por olduloj estas pek'.

Kiom multe da tempkuro
Pasis de la aventuro, –
Laŭ la volo aŭ sen vol'
Ne aŭdiĝis la parol'.
Nu, ni tion faron lasis,
Unu aŭ du jaroj pasis...
Nun do la fabela flu'
Estu daŭrigata plu.

Nu, do tiel! Jen Danilo,
(La plejaĝa saĝa filo),
Tro drinkinte ĉe festfin'
En kampŝedon trenis sin.
Kion do li vidas? – ĉarmajn
Du ĉevalojn orkolharajn
Kaj ĉevalon de etform'
Altan je trion' de norm',
Kun du dorsaj ĝiboj ondaj
Kaj kun la oreloj longaj.

"Jen por kio la stultul'
Dormis ĉe la kampangul'!" –
Al si mem Danilo diras...
Pro l' miraklo senebrias;
Kaj li kuras al la dom',
Al Gavrilo diras do:
"Iru vidi kiajn ĉarmajn
Du ĉevalojn orkolharajn
Trovis nia stulta vir':
Ne aŭdiĝis onidir'".

Kaj la fratoj jen sen vortoj,
Per la tutaj kruraj fortoj
Sur urtiko rekten do
Hastas nudpiede, ho!
Du-tri fojojn faletinte,
La okulojn viŝfrotinte,
Karesante ĉie sin,
Ili venis en finfin'.

La ĉevaloj ronkis, henis,
La okulojn brile tenis;
Ringbuklita sen ĥaos'
Flirtis orkolora vost',
Kaj la hufoj diamantaj
Estis kun belperloj grandaj.
Plaĉas por rigard' la par'!
Ilin devus sidi car'!
Kaj la fratoj tiel gapis,
Ke apenaŭ ne ekstrabis.

"Kie donis ilin fat'? –
Diris la plejaĝa frat'. –
Sed de longe oni diras,
Ke nur stultaj ekakiras,
Via ja vanegas pen'
Por du rubloj kontraŭ gren'.

Nu, Gavrilo, sekvsemajnon
Forkonduku la ĉevalojn
Ni ĉefurben por la vend',
Monon prenos sen ofend',
Inter ni egaldividos.
Kaj kun ĝi, vi mem ja vidos,
Estos drinkdiboĉa ĝu'.
Kaj al nia malsaĝul'
Mankos ja konjekto lasta,
Kie la ĉevaloj gastas;
Serĉu ilin ĉie li.
Nu, kunulo, faru ni!"

Kaj la fratoj tuj sin benis,
Reciproke ĉirkaŭprenis,
Hejmenirs kun pasi',
Parolante inter si
Pri l' ĉevaloj pri l' festeno
Kaj pri stranga la besteto.

Tempo fluas ag' post ag',
Hor' post horo, tag' post tag'.

(sube la traduko estas senrima, eble iam ĝi estos refarita versen)

La fratoj veturas al la ĉefurbo Kaj en la sekva semajno
La fratoj veturas al la ĉefurbo,
Por ke vendi sian varon
Kaj ekscii sur la kajo,
Ĉu venis kun ŝipoj
Fremdlandanoj en la urbon por

aĉeti tolojn
Kaj ĉu iras la caro Saltano
Por alireligiigi kristanojn.
Jen ili preĝis al ikonoj,
Ricevis la benon de la patro,
Kunprenis sekrete la du ĉevalojn
Kaj kaŝe ekvojiris.

Vespero al nokto proksimiĝas;
Ivano intencas tranokti;
Li iras laŭ strato,
Manĝas panpecon kaj kantas.
Jen li atingas kampon,
Metas la manojn al la
korpoflankoj
Kaj gravece, kvazaŭ sinjoro,
Per la flanko antaŭen eniras la
kampŝedon.

Ĉio estis kiel antaŭe,
Sed la ĉevaloj kvazaŭ neniam estis;
Nur la ludilo-ĝibuleto
Giris apud liaj kruroj,
Plaŭdis ĝojigite per la oreloj
Kaj dancetis per la kruroj.

Ivano subite jen ekploregas,
Apoginte sin sur la kampŝedo:
"Oj vi, ĉevaloj belaj-karaj,
Bonstataj ĉevaloj orkolharaj!
Ĉu mi vin, amikoj, ne karesis,
Kaj kia ja diablo vin ŝtelis?
Malaperu li, hundaĉo!
Mortu li en ravineto!
En la alia mondo
Trafalu li sur ponto!
Oj vi, ĉevaloj belaj-karaj,
Bonstataj ĉevaloj orkolharaj!"

Jen la ĉevaleto al li ekhenis.
"Ne lamentu, Ivano, – li diris, –
Grandas la malfeliĉo, mi ne kontraŭdiras,
Sed mi povas helpi kontraŭ la ĉagreno.
Vi ne kalumniu diablon:
La fratoj forkondukis la ĉevalojn.
Nu, por kio do babili vane,
Estu, Ivaĉjo, trankvila.
Sur mi rapide sidiĝu,
Nur atentu teni vin firme;
Kvankam la alton mi havas negrandan,
Sed anstataŭos alian ĉevalon ajnan:
Tiel mi lasos min kaj kurados, Ĝibuleto-ĉevaleto sin skuis kaj sage ekflugis
Ke atingos eĉ demonon".

Jen la ĉevaleto antaŭ li kuŝiĝas;
Sur la ĉevaleto Ivano sidiĝas,
Liajn orelojn en la manplenojn prenas,
Per ĉiuj fortoj ploras.
Ĝibuleto-ĉevaleto sin skuis,
Ekstaris sur la piedetoj, ekvigliĝis,
Plaŭdis per la kolharetoj, ekronkis
Kaj sage ekflugis;
Nur per polvaj nuboj
Ventkirlo sinuis sub la kruroj.
Kaj en du momentoj, se ne en unu,
Nia Ivano atingis la ŝtelistojn.

La fratoj, ha, ektimis,
Sin ekgratis kaj konfuziĝis.
Kaj Ivano komencis krii al ili:
"Estas honte, fratoj, ŝteli!
Kvankam vi estas pli saĝaj ol Ivano,
Sed Ivano ja estas pli honesta ol vi:
Li ne ŝtelis ĉevalojn de vi".

La plej aĝa, sulkiĝante, jen diris:
"Kara nia frato Ivaĉjo,
Pro kio nei – ago estas nia!
Sed konsideru do vi
Neprofitan nian vivon.
Kiom ajn da tritiko ni semas,
Apenaŭ vivopanon ni havas.
Kaj se estas rikoltomanko,
Prefere enŝovu la kapon en maŝon!

Jen en tia granda malĝojo
Ni kun Gavrilo cerbumis
La tutan nelgan nokton –
Per kio kontraŭ la malfeliĉo helpi?
Ĉiel ni meditis,
Fine jen tiel decidis:
Necesas vendi viajn ĉevalojn
Almenaŭ kontraŭ mil rubloj.
Kaj por danko, diri bonokaze,
Alveturigi por vi novakiron –
Ruĝan ĉapon kun tintilo
Kaj botetoj kun kalkanumeto.

Kaj krome la maljuna patro malfortas,
Labori jam ne povas;
Sed necesas ja treni la malfeliĉan vivon, –
Vi mem estas saĝa homo!"
"Nu, se tiel, do iru, –
Diras Ivano, – vendu
La orkolharajn du ĉevalojn,
Kaj kunprenu ankaŭ min".
La fratoj ĉagrenite strabis,
Sed ne eblas ja rifuzi! konsentis.

Komencis la ĉielo mallumiĝi;
Aero komencis malvarmiĝi;
Jen, por ke ili ne devojiĝu,
Estis decidite halti.
Sub pendaĵoj de branĉaro
Ili alligis ĉiujn ĉevalojn,
Alportis korbon kun manĝaĵo,
Drinketis iom
Kaj komencis elpensi, kion dio donos,
Kiu el ili kion povas fari.

Jen Danilo subite rimarkis,
Ke malproksime eklumis fajro.
Li ekrigardis al Gavrilo,
Palpebrumis per la maldekstra okulo
Kaj altusetis,
Silente montrinte la fajron;
Jen gratetis la nukon,
"Aĥ, kiel mallume estas! – li diris. –
Almenaŭ la luno iel ŝerce
Montriĝus al ni por minuto,
Estus pli facile. Sed nun,
Vere, ni estas pli malbonaj ol tetroj...

Sed atendu... ŝajnas al mi,
Ke fumeto hela jen tie sinuas...
Vidu, jen!.. Tiel ja estas!..
Se ni ekbruligus lignofajron!
Estus mirindaĵo!.. Tamen aŭskultu ja,
Vi alkuru do, frato Ivaĉjo!
Kaj, se konfesi, mi ne havas
Fajrigilon, nek silikŝtonon".
Danilo mem tamen pensas:
"Estu vi tie premmortigita!"
Kaj Gavrilo diras:
"Kiu ja scias, kio brulas!
Se rabistoj haltis,
Memoru lin, kiel li nomiĝis!"

Ĉio estas bagatelo por la malsaĝulo.
Li sidiĝas sur la ĉevaleto,
Batas ĝin sur la krutaj flankoj per la piedoj,
Taŭzas ĝin per la manoj,
Plejforte kriegas...
La ĉevaleto suprenflugis, kaj malaperis.
"Estu kun ni baptoforto! –
Ekkriis post tio Gavrilo,
Barinte sin per la sankta signo de kruco. –
Kia tia demono estas sub li!"
Jen li estas jam antaŭ la fajro
La fajreto pli lume brulas,
La ĉevaleto pli rapide kuras.
Jen li estas jam antaŭ la fajro.
Kampo lumas kvazaŭ tage;
Mirinda lumo ĉirkaŭe fluas,
Sed ne varmigas, nek fumas.

Tiam Ivano ekmiris.
"Diable! – li diris.
Tiom multe da lumo estas,
Sed varmo kaj fumo ne estas;
Kia estas mirindaĵo-fajreto!"

Diras al li la ĉevaleto:
"Efektive estas pri kio miri!
Ĉi tie kuŝas la plumo de Ard-birdo,
Sed por via feliĉo
Ne kunprenu ĝin.
Multe, multe da maltrankvilo
Ĝi kunportos". –
"Diru vi! Spit!" –
Pense murmuras la malsaĝulo;
Kaj levinte la plumon de Ard-birdo,
Li envolvis ĝin en ĉifonoj,
La ĉifonojn metis en la ĉapon
Kaj turnis reen la ĉevaleton.

Jen li al la fratoj alveturas
Kaj iliajn demandojn respondas:
"Kiam tien mi ĝisrajdis,
Arbostumpon bruletantan mi ekvidis;
Multe, multe mi pri ĝi klopodis,
Tiel ke min preskaŭ superstreĉis;
Blovekscitadis ĝin mi ĉirkaŭ horo –
Ne ja, ĝi, diablo prenu, estingiĝis!"
La fratoj tutan nokton ne dormis,
Pri Ivano ridegis;
Sed Ivano ĉe la ŝarĝoĉaro eksidis,
Ĝis mateno ronkante tradormis.

Poste la ĉevalojn ili jungis
Kaj en la ĉefurbon alveturis,
Stariĝis en ĉevalovenda vico,
Rekte kontraŭ granda palaco.
En tiu ĉefurbo estis moro:
Ĝis kiam diros urbestro –
Aĉeti nenion,
Vendi nenion.
Jen elveturas urbestro
Jen komenciĝas meso;
Jen elveturas urbestro
En pelta ĉapo, en ŝuoj,
Kun centopo da gardantoj de urbo.
Apud li veturas heroldo,
Kun barbo, kun lipharoj longaj;
Li trumpetas en trumpeton flavan,
Krias per la voĉo laŭta:

"Gastoj! Butikojn malfermu,
Vendu, aĉetu.
Kaj inspektistoj sidu
Apud butikoj kaj kontrolu,
Ke ne estu malordiĝo,
Nek tumulto, nek pogromo,
Kaj ke nenia malbonulo
Trompu homojn!"

Gastoj malfermas butikojn,
Vokas homojn babtitajn:
"He, estimataj sinjoroj,
Al ni bonvenu ĉi tien!
Ni jen havas bla-bla,
Diversspecajn varojn!"
Aĉentantoj venas,
De gastoj varon prenas;
Gastoj monon kalkulas
Kaj al inspektistoj palpebrumas.

Intertempe la urba taĉmento
Alveturas en vicon ĉevalovendan; For de l'vojo! For de l'vojo!
Vidas – estas interpuŝo de geviroj.
Estas nek eliro, nek eniro;
Tiel svarme oni jen abundas,
Kaj ridas, kaj ĝojkrias.
La urbestro ekmiris,
Ke geviroj gajiĝis,
Kaj ordonis ke la taĉmento
La vojon liberigu.

"He! vi, diabloj nudpiedaj!
For de l'vojo! For de l'vojo!"
Ekkriis la lipharuloj
Kaj frapis per vipoj.
Tuj geviroj ekmoviĝis,
Demetis ĉapojn kaj disiĝis.
Antaŭ la okuloj ĉevalovenda vico estas;
Du ĉevaloj en la vico staras,
Junaj, nigraj,
Volviĝas la kolharoj orkoloraj,
Bukla je malgrandaj ringoj
Orkolora vosto flirtas...

Nia maljunulo, kiom ajn li estis pasia,
Longe gratis nukson sian.
"Mirindas, – diris li, – la mondo dia,
Kiaj mirindaĵoj en ĝi ekzistas!"
La tuta taĉmento ĉe tio sin klinis,
Al la saĝa diro miris.
La urbestro intertempe
Al ĉiuj ordonis tre severe,
Ke oni la ĉevalojn ne aĉetu,
Nek gapu, nek ĝojkriu;
Ke li veturos al la kortego
Por raporti pri ĉio al la caro.
Kaj, restiginte parton da la taĉmento,
Li ekveturas por la raportado.

Li alveturas la palacon.
"Vi indulgu, caro-patro! –
La urbestro ekparolas
Kaj tutkorpe malsupreniĝas. –
Ne ordonu min ekzekuti,
Permesu al mi paroli!"
La caro bonvolis diri: "Bone,
Parolu, sed nur bonorde". –
"Kiom mi povas, mi rakontos:
Mi servas kiel urbestro;
Lojale mi administras
En ĉi tiu posteno..." – "Mi scias, scias!" –

"Jen hodiaŭ, kunpreninte la taĉmenton,
Mi ekveturis al la vico ĉevalovenda.
Mi alveturas – amaso da geviroj!
Estas nek eliro, nek eniro.
Kion fari?.. Mi ordonis
Peli homojn, ke ili ne malhelpu.
Tiel do okazis, caro-fidindulo!
Kaj ekveturis mi – kaj kio do?
Antaŭ mi la ĉevalovenda vico estas;
Du ĉevaloj en la vico staras,
Junaj, nigraj,
Volviĝas la kolharoj orkoloraj,
Bukla je malgrandaj ringoj
Orkolora vosto flirtas,
Kaj la hufoj diamantaj
Estas kun belperloj grandaj".

La caro ne povis post tio surloke sidi.
"Necesas la ĉevalojn rigardi, -
Diras li, - kaj ne malbonas
Ankaŭ ekhavi tiun mirindaĵon.
He, ĉaron por mi!" Kaj jen
La ĉaro jam apud la pordego estas.
La caro lavis sin, surmetis caran veston
Kaj al la bazaro ekveturis;
La caron postsekvis la garda taĉmento. Kiu estas mastro?
Jen li enveturis la ĉevalovendan vicon.
Ĉiuj sur la genuoj falis ĉi tie
Kaj "hura" al la caro kriis.
La caro donis sinklinojn kaj momente
De la ĉaro saltis bravece...

Li okulojn siajn de l' ĉevaloj ne deklinas,
De dekstre, de maldekstre al ili li aliras,
Li nomas ilin per karesa vorto,
Li batas ilin milde sur la dorso,
Li taŭzas ilian krutan kolon,
Glatumas la kolharon orkoloran,
Kaj, kontente rigardinte,
Li demandis, sin turninte
Al ĉirkaŭuloj: "He, homidoj!
Kies estas tiaj ĉevalidoj?
Kiu estas mastro?" Post tio Ivano,
Kvazaŭ sinjoro, ĉeflanken metinte la manojn,
El post la fratoj eliras
Kaj, pufiĝinte, respondas:
"Ĉi tiu paro, caro, estas mia,
Kaj la mastro ankaŭ estas mi". –

"Nu, la paron mi aĉetas!
Ĉu vi vendas?" – "Ne, mi ŝanĝas". –
"Kion por la ŝanĝo vi prenas valoraĵon?" –
"Du-kvin ĉapojn da arĝento". –
"Do, ĉi tio estas dek".
La car' ordonis tuj pripesi
Kaj, laŭ korfavoro sia,
Li kvin rublojn donis plie.
La car' do estis grandanima!
Al staloj ekkondukis la ĉevalojn
Dek grizharaj ĉevalistoj,
Ĉiuj estas en oraj galonoj,
Ĉiuj estas kun koloraj zonoj
Kaj kun marokenaj vipoj.

Sed sur la vojo, kvazaŭ por rido,
La ĉevaloj faligis ilin ĉiujn,
Ĉiujn bridojn disŝiris
Kaj alkuris al Ivano.
La caro venis reen,
Al li diras: "Nu, frato,
La paro al la niaj ne obeas;
Nenio estas por fari, necesas
En la palaco al vi servi.
En oro iri estos vi,
En belan veston tualeti,
Kiel kuko en butero vivi,
Tutan ĉevalejon mian
Mi por zorgi al vi donas, kaj en tio
La cara vorto estas garantio.

Ĉu vi konsentas?" – "Kia kozo!
En la palaco loĝos mi,
En oro iri estos mi,
En belan veston tualeti,
Kiel kuko en butero vivi,
La ĉevalbredejon tutan
La car' por zorgi al mi donas;
Tio estas, el legomo
Mi iĝos carofica homo.
Mirinda kozo! Tiel estu,
Mi komencos, caro, al vi servi.
Sed neniam oni kontraŭ mi batalu
Kaj al mi satdormi ĉiam oni lasu,
Se ne, mi tuje iros for!"

Jen la ĉevalojn li vokkriis
Kaj tra l' ĉefurbo li ekiris,
Li mem svingante per la mano,
Kaj laŭ la malsaĝula kanto
La bestoj dancas huffrapante;
Kaj lia ĝiba ĉevaleto
Impetas danci sidiĝante,
Gevirojn ĉiujn mirigante.

Intertempe la du fratoj
Ricevis caran monon,
Enkudris ĝin en zonon,
Drinkis vinon iomete
Kaj ekvojiris hejmen.
Hejme ili amikece dividis,
Ambaŭ samtempe edziĝis,
Komencis vivi kaj vivadi
Kaj pri Ivano memoradi.

Tamen nun ni ilin lasu,
Ree per fabelo amuzu
Ortodoksajn kristanojn,
Kion multe faris nia Ivano,
Troviĝante en la cara servo,
Ĉe la reĝa ĉevalejo;

Kiel iĝis li koboldo doma,
Kiel sian plumon li fordormis,
Kiel ruze kaptis li Ard-birdon,
Kiel ŝtelis li Caro-fraŭlinon,
Kiel li veturis por ringo,
Kiel estis li en la ĉielo ambasadoro,
Kiel en vilaĝo de la sun-sinjoro
Elpetis li pardonon por baleno;

Kiel, al ceteraj entreprenoj,
Li savis tridek ŝipojn;
Kiel en kaldronoj li ne iĝis bolkuirita,
Kiel li fariĝis belulo;
Do: nia rakonto estξs pri tio,
Kiamaniere li fariĝis caro.



PARTO LA DUA

Rapide la fabelo diriĝas,
Sed ne rapide faro fariĝas.
Virĉeval' de ora brido liberiĝas

Komenciĝas la rakonto
De petoloj de Ivano,
Kaj de cindra, kaj de beja,
Kaj de aŭgura ĉeval' bela.

Kaproj foriris al maro;
Sur montoj elkreskis arbaro;
Virĉeval' de ora brido liberiĝas,
Rekten al la suno ĝi leviĝas;
Arbaro staranta estas sub kruro,
Flanke estas tondra nubo;
La nubo iras kaj brilegas,
Ĉiele tondro dissonegas.
Estas ĉe-fabelo, nu,
La fabelo estos plu.

Kiel sur maro-oceano
Kaj sur la insulo Bujano
Nova ĉerko en arbaro staras,
En la ĉerko fraŭlino kuŝas;
Najtingalo super la ĉerko fajfas;
Nigra besto en kverkaro kuras,
Estas ĉe-fabelo, jen –
La fabelo dece iros.
.............................................

(daŭrigota)


Hosted by uCoz